Show notes
“Iliaj studkondiĉoj estas niaj laborkondiĉoj.” — kolego de Claire dum kunsido
Saluton karaj aŭskultantoj kaj rebonvenon al la kvara serio de Radikala Tenero!
Ni revenas kun tre aktuala temo: Claire instruas en universitato en Francio - aŭ momente ŝi ne vere multe povas. La studentoj protestas kaj blokas la universitatojn. Claire rakontas en Radikala Tenero kion ŝi opinias pri la protestoj, pri kio ili entute temas, kaj kiel la bildoj transportitaj en la medioj diferencas al tio kion ŝi mem spertas. Vi ankaŭ aŭdos, kiel la protestoj ŝanĝas ŝian ĉiutagecon, ŝiajn emociojn kaj kio donas al ŝi…
Website: radikalatenero.substack.com

