Skip to content
Global sound
Usone Persone

Usone Persone

by Usone Persone

Latest episode
4.8 - Niaj Ĥobioj

About this podcast

Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion--literaturon, politikon, la Esperanto-movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale. La etoso estas neformala kaj la vidpunktoj apartenas nur al la dirinto--se eĉ al tiu!

Reagu per retmesaĝo al [email protected]

usonepersone.substack.com

Episodes

The newest 20 of 49 episodes

  • 4.8 - Niaj Ĥobioj · 1 h 33 min · Season 4 Episode 8Ĉu nia plej loroza epizodo ĝis nun? Aŭskultu por lerni kion faras (kaj faris) la usonaj personoj, kiam ni ne Esperantumas, kaj por ekscii kial la titolo diras “ĥobioj” kaj ne…
  • Usone Radikala Fremdulo · 48 min · Season 4Ĝuu ĉi-tiun specialan ‘krosoveran’ epizodon de Usone Persone (trione), Radikala Tenero (almenaŭ unu ero), kaj Fremdulo (la propra ulo)! Ni registris ĝin vive okaze de la…
  • 4.7: Stela en Usono! · 1 h 26 minKion pensas Stela pri Usono? Onidire (kaj ŝiadire!) Stela ĉiam nur kritikas, sed, ĉu vere? Aŭskultu ĉi tiun epizodon por lerni pri tio, kiel la doganistoj traktis ŝin, kion ŝi…
  • 4.6 - Nia Somero 2026 · 1 h 16 min · Season 4 Episode 6Kaj se vi scivolas pri la sekreta mansigno de la usonaj personoj… nu, vi daŭre scivolos, ĉar la podkasto ne montros ĝin…! Tamen, almenaŭ aŭdu pri ĝi dum ĉi tiu epizodo! Ligiloj…
  • 4.5 - Katalune sunmalantaŭlune · 1 h 36 minNi bonvenigas Òscar Hernández kaj Lucía Fernández, aktivuloj en Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) kaj organizantoj de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Katalunujo, kie…
  • 4.4 - Usone Eldone · 1 h 15 min · Season 4 Episode 4Estu inter la unuaj esperantistoj por aŭdi pri Eldonejo Guteto, eldonejo starigata de Esperanto-USA! Ni re-re-re-re-bonvenigas Stela B-M —kiu nun laboras por establi la…
  • 4.3 - Rafe Trafe · 1 h 38 min · Season 4 Episode 3Laste kaj fantaste de nia sub-serio pri la usonaj personoj, ni prezentas al vi intervjuon kun nia kara Rafa Nogueras. Aŭskultu por lerni pli pri lia engaĝiĝo kun…
  • 4.2 - Barbulo en Barbado (kaj aliloke!) · 1 h 26 min · Season 4 Episode 2Feliĉan Kristnaskon al tiuj, kiuj festas ĝin! Kiel donacon ricevu de viaj plej ŝatataj usonaj personoj la duan epizodon de nia nova serio, en kiu ni intervjuas nin mem. (Dankon…
  • 4.1 - Patre Pastre · 1 h 40 min · Season 4 Episode 1Okaze de Zamenhof-tago 2025, ni regalas vin per komenco de nova serio, en kiu ni intervjuas nin mem. Dankon al Radikala Tenero pro la inspiro! Libroj Menciitaj: Farango Beletra…
  • Podkaste Bombaste · 1 h 1 min · Season 3 Episode 11Jen surpriza (ankaŭ por ni!) ‘bonusa’ epizodo! Dum la Dulanda Kongreso en Toronto, okazis diskutrondo pri podkasto, kiun partoprenis la skipo de Usone Persone, Stela B-M (por…
  • 3.10 - Kanade Invade (viva epizodo) · 1 h 12 min · Season 3 Episode 10(Se vi ricevas tiun ĉi epizodon per podkast-aplikaĵo, sciu, ke eblas ankaŭ spekti filmitan version de ĝi ĉe nia Substak-konto!) Por epizodo 3.10, la Usonaj Personoj invadas…
  • 3.10 - Kanade Invade (filmita viva epizodo) · 1 h 12 min · Season 3 Episode 10Por epizodo 3.10, la Usonaj Personoj invadas Kanadon! Ĉi tiun epizodon oni filmis antaŭ ĉeestantaro dum la vespero inter NASK kaj la Dulanda Kongreso en Toronto. Stela denove…
  • Voje Foje · 58 min · Season 3 Episode 9Por epizodo 3.9, la Usonaj Personoj diskutas la Vojon de Sankta Jakobo / la Jakobvojon (hispane: "El Camino de Santiago”, portugale: “O Caminho de São Tiago”), laŭ kiu Brandono…
  • 3.8 - Verŝu la TEJO-n · 1 h 40 min · Season 3 Episode 8Gastas ĉe nia mikrofono Tyron SURMON, prezidinto de TEJO por 2023-24. Kun li ni multe diskutas kio funkcias bone kaj malbone en TEJO kaj en la movado ĝenerale, kia estas la…
  • 3.7 - Baza legolisto (2-a parto) · 1 h 22 minEn ĉi tiu epizodo ni daŭrigos nian diskuton pri la Baza Legolisto kompilita de William Auld en 1988 kaj ĝisdatigita en 1997. En la 9-a epizodo de nia unua sezono, en 2023, ni…
  • Ni parolez Ido! · 1 h 2 min · Season 3Dankon pro tio, ke vi aŭskultis ĉi tiun epizodon la 1-an de aprilo! Ni atendas viajn komentojn pri nia estonta Idistiĝo. 😉 Jen la transskribo de la epizodo: Saluto ed esez…
  • 3.6 - Toronte Estonte · 1 h 16 minEn tre speciala epizodo, la usonaj personoj esploras Toronton, la urbo, kie okazos la Dulanda Kongreso kaj NASK en Julio. Ĉiĉeronas por ni Andy Blair kaj Jed Meltzer, du membroj…
  • 3.5 - LIPE (kun la Esperantisto de la Jaro, Stela B-M) · 1 h 59 min · Season 3 Episode 5Por la kvina epizodo de nia tria sezono, venis al nia tablo nia kara Stela Besenyei-Merger, kiu lastatempe estis dufoje premiita, kiel la Esperantisto de la Jaro por 2024, kaj…
  • 3.4 - Pri ĵurnalismo (kun Kalle Kniivilä) · 1 h 45 minPor la kvara epizodo de nia tria sezono, ni bonvenigas al Kalle Kniivilä, nuntempa Esperanta ĵurnalisto kiu aparte profunde verkis pri Ukrainujo kaj Rusujo dum la lastaj jaroj…
  • 3.3 - La Ŝtonaj Urboj (kun Anna Löwenstein) · 1 h 24 min · Season 3 Episode 3Por nia trideka epizodo, ni bonvenigas la verkiston Anna Löwenstein, kies plej lastatempa romano “La Memoraĵoj de Julia Agripina” ricevis la Laŭron de la Akademio en 2023. Ni…

Live, last hour: 8,047 songs on 3,247 stations in 131 countries

Discover the world through radio

More ways to discover (9)

Heard something good? Save it, or open it straight away in Spotify.

Radio 538 luisteren - Live!Popular right now